Ekologiistoj Konfederaciiĝintaj por la organizado de luktoj originaj | |
---|---|
Écologistes Confédérés pour l'organisation de luttes originales | |
partio | |
Lando | Belgio |
Estro | Jean-Michel Javaŭ kaj Sarah Turine |
Fondiĝo | 1980 |
Lingvo(j) | franca |
Ĉefa sidejo | Espace Kegeljan Av. de Marlagne 52 Namur |
Ideologio | verda politiko |
Internacia aliĝo | Eŭropa Verda Partio |
Retejo | http://www.ecolo.be |
Ecolo (akronimo de Ekologiistoj Konfederaciiĝintaj por la organizado de luktoj originaj, france Écologistes Confédérés pour l'organisation de luttes originales) estas belga, franclingva ekologia-alternativa politika partio kiu agadas en Valonio, la franclingva parto de Belgio, en Germanlingva Belgio kaj en la Brusela Ĉefurba Regiono. La partio fondiĝis dum la jaro 1980.
Sur la eŭropa nivelo, ekzemple en la parlamento kaj gvida komisiono de la Eŭropa Unio, la partio estas parto de la transnacia Eŭropa Verda Partio kaj de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco.
La paralela partio en Flandrio, la nederlandlingva parto de Belgio, cetere nomiĝas Verde (nederlande Groen).